segunda-feira, 8 de novembro de 2021

CD REVO DE AMO EM ESPERANTO SOPRANO NEIDE BARROS RÊGO



CD REVO DE AMO (SONHO DE AMOR) INTERPRETAÇÕES EM ESPERANTO PELA SOPRANO NEIDE BARROS RÊGO. KD REVO DE AMO (SONHO DE AMOR) INTERPRETAJ EN ESPERANTO DE SOPRANO NEIDE BARROS RÊGO. 

CLICAR NO LINK: https://youtu.be/1NOtJLwNhzY

 

LEIA A PLAYLIST COMPLETA

 

KANTISTINO:Neide Barros Rêgo

PIANISTINO:Therezinha de Maria C. Pinto

 


1 - VIENO, URBO DE MIAJ REVOJ

(Viena, cidade dos meus sonhos)

(Wien, Du Stadt meiner Träume)

Rudolf Sieczynski - trad. Cathy Schulze

 


2 - REVO DE AMO (Sonho de amor)

Liszt - Ary Kerner - trad. Jair Salles

 

3 - BLANKA LUNO (Lua branca)

Chiquinha Gonzaga - trad. Sylla Chaves

 

4 - SUBLIMA AMO (Sublime afeição)

Marlice Botelho Belleza - trad. Edith Wehrs

 

5 - EN MALPROKSIMO (Quem sabe?)

Carlos Gomes - B.Sampaio

 - trad. Sylla Chaves


6 - KANTO DE L’ RIVERO (Chuá, chuá)

Ary Pavão - trad. Sylla Chaves

 

7 - KANZONO DE POETO DE LA XVIII-a JARCENTO

H.Villa-Lobos - Alfredo Ferreira

trad. Alfredo Aragón

 

8 - VELKAJ FOLIOJ (Feuilles mortes)

J. Prévert kaj J. Kosma

- trad. Raymond Schwartz

 

9 - MATENKANTO (Mattinata)

Leoncavallo - trad. Sylla Chaves


10 - SANKTA LUĈIO (Santa Lucia)

Itala folklora kanzono

 - trad. Clarence Bicknell


11 - LA SUNO MIA (O sole mio)

E.di Capua - teksto: Sylla Chaves

 

12 - LA TEMPO DE ESPERO

(Romance de amor)
teksto: Maria Gramar; trad. E.Wojtakowski

 

13 - NIGRAJ OKULOJ (Olhos negros)

Rusa cigana kanzono - trad. Boris Kolker

 

14 - SERENADO (Städchen)

F.Schubert - trad. J.Ziermans

 

15 - NE PLORU PRO MI, ARGENTINO

(Não chores por mim, Argentina)

Andrew Lloyd Weber - Tim Rice - trad. Jair Salles

 

16 – RESOPIRO

Ĉajkovski - Poemo de Goeto - trad. Sylla Chaves

 

17 - SINJOR’ MARKIZ’

(el La vesperto)

(Mein Herr Marquis / Senhor marquês)

Johann Strauss - trad. Joachim Giessner

 

18 - LULKANTO (Wiegenlied)

Brahms - K.H. Sisido

 

19 - AMA KRISTNASKO

(Adeste, fideles)

Teksto de Sylla Chaves

 

20 - LA ESPERO

L.L.Zamenhof

 Muziko de F.de Menil

                                                                                      

KANZONOJ EN ESPERANTO

 

1.  Vieno

2.   Revo de amo

3.   Blanka luno

4.   Sublima amo

5.   En malproksimo

6.   Kanto de l’ rivero

7.   Kanzono de l’poeto de la XVIII - a Jarcento

8.   Velkaj folioj

9.   Matenkanto

10. Sankta Luĉio

11. La suno mia

12.  La tempo de espero

13.  Nigraj okuloj

14.  Serenado

15.  Ne ploru pro mi, Argentino

16.  Resopiro

17.  Sinjor’ Markizo

18. Lulkanto

19. Ama Kristnasko

20. La Espero

 

AUTOROJ / TRADUKISTOJ

DE LA TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brazilanoj:

Alfredo Aragón, Edith Wehrs,

Jair Salles kaj Sylla Chaves

Alilandanoj:

Boris Kolker, C. Schulze, Clarence Bicknell, Edward Wojtakowski, F.de Menil, J. Ziermans, Joachim Giessner, K.H. Sisido kaj Raymond Schwartz.

 

 







LETRAS DAS MÚSICAS




1 - VIENO, URBO DE MIAJ REVOJ

(Viena, cidade dos meus sonhos)

(Wien, Du Stadt meiner Träume)

Rudolf Sieczynski - trad. Cathy Schulze

 

Sopiras la kor’ pro dolĉa memor’,

revivi en gaja Vien’.

La sorĉa romanc’, deliro de danc’ –

ja kiel beleta refren’.

 

Fantoma ĉiel’, magia mantel’

min kaptis en fera katen’.

Atendas ja mi ĝis revidos ni,

Vieno, la urb-simfoni’.

 

Dolĉe vi vokas min,

gaja Vieno de rava vin’.

Urbo de amo kaj de varm’,

vokas la koron ja via ĉarm’.

 

Voko min tiras for,

altiras iama bel-memor’.

Kiam veriĝos la karega rev’,

revenos mi al vi.

 

Dolĉe vi vokas min,

gaja Vieno de rava vin’.

Urbo de amo kaj de varm’,

vokas la koron ja via ĉarm’.

 

Voko min tiras for,

altiras iama bel-memor’.

Kiam veriĝos la karega rev’,

revenos mi al vi.

 


2 - REVO DE AMO (Sonho de amor)

Liszt - Ary Kerner - trad. Jair Salles


Ho, am´!... Ho, am´!...

Poemo de l´ deziro,

Momento por milda kiso...

Ho, am´!... Ho, am´!...

Momento de frenezo,

En kiu feliĉas vivo...

Dezir´ je    kor-vibrado,

Ĉe prem´ sur ies brusto,

Kun anksieco por iun rigardi

En ador´...

Por revidi iun, kiu same

saŭdadas pri ni...

 

Ho, am´!... Ho, am´!...

Kimero tiom kara,

Vi estas la vivo mem!

 

Ho, am´!... Ho, am´!...

Ne malfruiĝu tiom!...

La ĉarmo de l´ am’

Ne lacas ĉe l’ atendo...

Ho, am´!... Ho, am´!...



3 - BLANKA LUNO (Lua branca)

Chiquinha Gonzaga - trad. Sylla Chaves


Ho, blanka luno, disdonanta viajn ĉarmojn,

se estas ver’, ke vi protektas geamantojn,

venu forviŝi ĉi brulantajn larmojn

kaj ĉi pasion plenigantan miajn kantojn.

 

Malsupreniru, blanka lun’, el la ĉielo,

alportu lumon, blanka lun’, al ĉi malhelo!

Vidu, ke granda estas ĉi dolor’!

Bezonas multe vian lumon mia kor’!

 

Mi rememoras la momentojn de l’ alveno

de lunhel’, en milda nokto de stelpleno.

Ja per surpriz’ falis sur nin la lumo,

kaj sur genu’ ĝi trovis min, en amindumo.

 

Dum l’ amatin’ akceptis honte kisojn miajn,

mi ĉiam volis ĝui dolĉajn kisojn pliajn.

Sed nun min lasis mia amatin’…

Ho, blanka lun’, pro Dio vi kompatu min!

 


4 - SUBLIMA AMO (Sublime afeição)

Marlice Botelho Belleza - trad. Edith Wehrs


La amo nia,

la sent’ anĝela,

sub ŝirmo Dia

 destino bela...

 

Sindon’ anima...

 ligil' sublima...

 de la inspiro

dolĉa sopiro...

 

Sankta flamiĝo,

ardanta, klara...

kvazaŭ tagiĝo,

lumo kristala...

 

Lumradiado,

brila, mirinda...

pura ĝojado

de am’ plej inda!

 


5 - EN MALPROKSIMO (Quem sabe?)

Carlos Gomes - B.Sampaio

 - trad. Sylla Chaves


Delonge, en malproksimo,

kien vi lasas flugi vian penson?

Delonge, en malproksimo,

 kien vi lasas flugi vian penson?

 

Mi petas ke vi nun diru,

mi petas ke vi nun diru,

 ĉu la ĵuron, ĉu la ĵuron,

ĉu la ĵuron vi forgesis.

Ĉu vi min ankoraŭ amas

same kiel mi amas vin

Disŝiras mian animon

resopiro, resopiro, karulino.

 

Delonge, en malproksimo,

 kien vi lasas flugi vian penson?

Mi petas ke vi nun diru 

ĉu la ĵuron, ĉu la ĵuron vi forgesis.

 

Ĉu vi min ankoraŭ amas,

same kiel mi amas vin.

Disŝiras mian animon,

resopiro, resopiro, karulino.

 


6 - KANTO DE L’ RIVERO (Chuá, chuá)

Ary Pavão - trad. Sylla Chaves



Se vi deziros, amata brunino,

trans l’ urba limo promeni kun mi,

ni iros trinki el fonto plej pura,

kante murmura sub suna radi’.

 

Naskiĝis vi, kiel roz’ bonodora,

donac’ elkora de l’ tero brazila,,,

do ni reiru al monta dometo,

ĉe la rivereto kun kanto trankvila.

Kantadas ĝi ja: la-ra’... la-ra’...

Kantadas por ni: la-ri’... la-ri’...

Eĉ ŝajnas la sono ploranta persono...

River’ rapidiras, kaj ŝajne suspiras

kaŝita persono, rulata en ĝi...

Arĝenta luno rigardas serene,

lante promene tra l’ vasta lazur’...

ĝi ankaŭ vojas al monta dometo

ĉe l’ rivereto kun kanta murmur’...

Kiam la luno ŝvebados trankvila,

reĝine brila sur tuta l’ arbar’,

mi akompanos la kanton riveran

per voĉo tenera de mia gitar’...

Kantadas ĝi ja: la-ra’... la-ra’... ktp.

 

7 - KANZONO DE POETO DE LA XVIII - a JARCENTO

H. Villa-Lobos 

- Alfredo Ferreira - Trad. Alfredo Aragón


Mi sonĝis ke, dum nokto festa, luno tristas,

kaj ni du, en vojo lunohela, froste nuda.

Nuboj movas sin por serĉo de ĥimeroj.

 

Kaj ni trafitaj per saget’ de fantazioj,

reve vivas en ĉielo, kantante sorĉecan kanzonon,

kiu lumigas la amon kaj la vivon,

dum printempoj belaj.



8 - VELKAJ FOLIOJ (Feuilles mortes)

J. Prévert kaj J. Kosma

- trad. Raymond Schwartz


Kiom mi volus revoki, kun vi,

tempon pasintan de am’ inter ni...

Tiam la vivo aspektis pli bela,

same la suno varmigis nin pli...

“Velkaj folioj disflugas sen cel’” –

resonas en mia memor’:

“Velkaj folioj disflugas sen cel’” –

kiel malfruaj bedaŭroj de l’ kor’.

La vento el nordo forportas

ilin al nokta forges’...

Jes, vidu, postrestas kun ni

la kanzon’ kantita de vi:

“La kanzonet’ al ni similas,

mi amis vin, vi amis min...

dum ĝoja viv’ feliĉo brilas...

mi amis vin, vi amis min.

Sed la viv’ disigas amantojn,

senbrue, tamen sen ripar’...

kaj la mar forviŝas tuj la paŝojn

de disakordiĝinta par’...”

 

 

9 - MATENKANTO (Mattinata)

Leoncavallo - trad. Sylla Chaves


Aŭroro per blanko vestita

la pordon malfermis al Sun’.

Kaj, per rozaj fingroj tuŝita,

la tuta kampar’ floras nun.

Skuita de iu mistero,

ĉirkaŭe la viv’ plenas jam,

sed vane, sen via apero,

dolore mi kantas pri am’.

 

Venu do vi kun blanka vesto

malfermi pordon por mia kor’!

Estas mallum’ via foresto,

ĉar estas vi mia aŭror’!

 

 

10 - SANKTA LUĈIO (Santa Lucia)

Itala folklora kanzono

 - trad. Clarence Bicknell


Sur la mar brilas stel’ de  arĝento;

dolĉe favoras ondoj kaj vento;

dancas la barko kiel folio.

Sankta Luĉio! Sankta Luĉio!


Maro, venteto, ambaŭ ridetas...

kaj la maristo zorgojn forĵetas.

Gaje kaj ĝoje, jen lia krio:

Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!


Dolĉa Napolo, tero amata,

per la rideto Dia benata.

Vi, reĝolando de harmonio:

Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

 

 

11 - LA SUNO MIA (O sole mio)

E. di Capua - teksto: Sylla Chaves


Ho, kiel bela estas brila suno,

tra l’ aerpuro, post la tempesto.

En la mildeco de l’ natura festo,

ho, kiel bela estas brila suno!

 

Alia suno, brilanta pli,

dum vi rigardas, brilas en vi:

la suno, la suno mia

brilas en vi, brilas en vi!

 

12 - LA TEMPO DE ESPERO

(Romance de amor)
teksto: Maria Gramar; trad. E.Wojtakowski


Forfluas la tempo kaj spuron postlasas;

Alvenas, foriras sopiroj kaj revoj,

Kaj ĝojo kaj larmoj ĉielas kaj teras,

Vi koron espere malfermas al mond'.

 

Akceptu serene donacon de sorto;

La revojn vi lasu kaj flugu ĉielen,

Nebulon evitu, se koron vualas;

Amanto ekkredos, ke belas la mond'.

 

La tempo ankoraŭ por vi nun restinta

En vi kun espero ekbrulu plenflame.

Vivbruo neniam la amon haltigu

La arko ĉiela plu brilu por vi.

La tempo ankoraŭ por vi nun restinta,

En vi kun espero ekbrulu plenflame.

Vivbruo neniam la amon haltigu,

La arko ĉiela plu brilu por vi.

 

13 - NIGRAJ OKULOJ (Olhos negros)

Rusa cigana kanzono - trad. Boris Kolker

 

Nigra ĝis ebri’

la okul-rigard’,

plena de pasi’,

de brulanta ard’,

mi tre amas vin,

 mi tre timas vin,

en malbona hor',

mi renkontis vin.

 

Nigra ĝis ebri’

la okulrigard’,

logas min al land’

de feliĉa fart’,

al la land’ de l’am’,

 kie regas ver’,

lando sen dolor’,

lando sen sufer’.

 

Se ne trafus mi

al sanganta kor’,

pasus mia viv’

sen animdolor’.

Pereigis min

flama amrigard’,

pasis la feliĉ’

kiel neĝ’en mart’.

 

Nigra ĝis ebri’

la okulrigard’,

plena de pasi’,

de brulanta ard’,

mi tre amas vin,

 mi tre timas vin,

en malbona hor',

mi renkontis vin.

 

 

14 - SERENADO (Städchen)

F.Schubert - trad. J.Ziermans


Dolĉe kantas mia peto

tra la nokt' al vi.

En trankvila arbareto,

kara, venu vi!

Arbosuproj flustras kanton

super la herbej', super la herbej'.

La perfidan aŭskultanton,

ĉarma, timu ne, ĉarma, timu ne.

Aŭdu najtingal-triladon!

Ho! Ĝi petas vin,

per belsona la plendado.

Aŭdu ankaŭ ĝin!

Ili konas amsopiron,

scias pri dolor'... scias pri dolor'...

Tuŝas per arĝenta liro

al la mola kor'... al la mola kor'...

Ke ĝi tuŝu vian koron,

kara aŭdu min!

Sentu mian amdoloron!

Feliĉigu min! Feliĉigu min!

Feliĉigu min!

 

15 - NE PLORU PRO MI, ARGENTINO

(Não chores por mim, Argentina)

Andrew Lloyd Weber - Tim Rice - trad. Jair Salles

 

Ne malfacilas kompreni ke,

malgraŭ ke mi estas nun ĉe la povo,

de l´ popol´ venas mi, do ne forgesos vin...

Mi petas, kredu,

ke la luksoj nur estas ŝajnig’,

nenio ol burĝa ludet’ –

reguloj de l´ ceremoniar´...

 

Mi devis submetiĝi por poste ŝanĝi...

kaj ne plu vivi sen revo ĉe l’ kor´,

ĉiam nur malantaŭe de fenestr´ aŭ pordeg´...

Libera esti – mi provis,

 sed sen rezigni pri l´ rev´

ke mi meritos la amon,

kiun vi ĉiuj sentas por mi...

Ne ploru pro mi, Argentino,

anime ĉe vi, mi estas...

Al vi mi donas la tutan vivon,

sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Neniam pri la povo aspiris mi.

Ja oni mensogis pri mi.

Venis mi de l´popol´, kiun ja amas mi...

Mi volas senti min tre proksime de via kor´,

batanta por mi kun fervor´ –

kaj tion ne forgesos mi...

 

No llores por mi, Argentina,

mi alma está contigo…

mi vida entera te la dedico,

mas no te alejes!... te necesito.

Mi parolis tro... sed ja nur por vin konvinki

pri la tuta ver´...

Sed, se ankoraŭ dubos vi, sufiĉos rigardi

enen de mi...

 

16 – RESOPIRO

Ĉajkovski - Poemo de Goeto - trad. Sylla Chaves


Ho! Kiel resopir’

forte doloras!

En sol’ por mi la viv’

 ne plu valoras!

Rigard’ al horizont’,

mi rememoras!

Ni multe amis nin,

sed nun li foras!

Ho! Kiel resopir’

forte doloras!

En sol’ por mi la viv’

 ne plu valoras!

Rigard’ al horizont’,

 mi rememoras!

 

Kun ventra brul' kaj sven',

mi kaŝe ploras!

En sol’ por mi la viv’

 ne plu valoras!

 


17 - SINJOR’ MARKIZ’

(el La vesperto)

(Mein Herr Marquis / Senhor marquês)

Johann Strauss - trad. Joachim Giessner


Sinjor’ Markiz’,

 vir’ kiel vi,

en stulta komedi’!

Tial la konsil’, 

ke per saĝ-subtil’,

observu la homojn vi!

 

Videblas de l’man’ delikat’,

ha, ha, ha, ha, ha…

De l’piedo gracia format’,

ha, ha, ha, ha, ha…

Kaj mian lingvo-scion,

korseton kaj talion

ne trovas tion ĉi ĉe ĉambristino vi;

ne trovas tion ĉi ĉe ĉambristino vi!

 

Konfesu, stranga via far’

kaj kurioza ĉi erar’.

Stranga estas, ha, ha, ha,

la afero ha, ha, ha,

Mi ridegas ha, ha, ha,

pri la vero

ha, ha, ha, ha, ha, ha...

tre stranga estas vi, Markiz’.

Per la profil’,

en greka stil’,

provizis min kara natur’.

Jen vizaĝa bel’,

kiel de anĝel,

alloga la svelt-figur’.

Kaj ĉu la tualeto al vi,

ha, ha, ha, ha, ha...

okulojn sorĉigas ne ĝi?

ha, ha, ha, ha, ha...

Pro am’ via okulo

blindiĝas en nebulo,

pri ŝia glata brak’

vi revas eĉ dum tag’,

pri ŝia glata brak’

vi revas eĉ dum tag’.

Vin plene kaptas ĉi mister’,

tre tranga estas la afer’!

Stranga estas, ha, ha, ha,

la afero, ha, ha, ha,

Mi ridegas, ha, ha, ha,

pri la vero,

ha, ha, ha, ha, ha, ha...

ha, ha, ha, ha, ha, ha...

….. Markiz’!

 


18 - LULKANTO (Wiegenlied)

Brahms - K.H. Sisido

 

Bonan nokton, infan’,

 trankvile en lan’,

Kovrita per roz’

por beba la ripoz’.

Ĝis maten’, kiam Di’

sendos lumon al vi,

Ĝis maten’, kiam Di’

 sendos lumon al vi.

 

Bonan nokton, infan’,

gardata en man’

de l’ bona anĝel’,

en sonĝ’ de l’ ĉiel’.

Dormu dolĉe kun ben’,

iru tra l’ Di-ĝarden’,

Dormu dolĉe kun ben’,

iru tra l’ Di-ĝarden’.


19 - AMA KRISTNASKO

(Adeste, fideles)

Teksto de Sylla Chaves

 

“Naskiĝis Jesuo!”

 – diras la ĉielo,

per voĉo de anĝelo

sendita de Di’.

Portis Jesuo

 al ĉi tiu tero

de krimo kaj kolero,

milito kaj sufero,

la lumon de espero...

 savon por ni.

 

Li savon alportis

al la tuta mondo,

kaj sunos la estonto

se ni sekvos Lin.

Diris Jesuo,

 ke ni devas ami.

Nur amo esta grava,

nur amo estas prava,

nur amo esta sava...

 Ĝi savos nin!

 

  

 

20 - LA ESPERO

L.L.Zamenhof

 Muziko de F.de Menil

 

En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko!

Per flugiloj de facila vento,

Nun de loko, flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta

Ĝi la homan tiras familion;

Al la mond’ eterne militanta,

Ĝi promesas sanktan harmonion.

 

Sub la sankta signo de l’ Espero

Kolektiĝas pacaj batalantoj,

Kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj,

Inter la popoloj dividitaj,

Sed dissaltos la obstinaj baroj

Per la sankta amo disbatitaj.

 

Sur neŭtrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro

En laboro paca ne laciĝos,

Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro

Por eterna ben’ efektiviĝos.







 

KANTISTINO

Neide Barros Rêgo

 PIANISTINO

Therezinha de Maria C. Pinto

 

REVIZIISTO DE LA KANTOTESTOJ

Jair Salles

***

Castelo Studio - Niterói - Brazilo

KD-kovrilo: Raphael Pereira Rêgo

Redando Kaj Montado Vídeo: Alberto Araújo

 






Nenhum comentário:

Postar um comentário